Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Fea sonĝo

Barkist' mi estas sur sovaĝa fluo,
la akvo ondas, kaj la barko dancas
kiel lulilo, kiun forte, krude
la vartistin' kolera puŝbalancas.
Sorto! kolera vartistin' de l' vivo,
vi skuas min en mia boatet',
vi pelis sur min, kiel uraganojn,
pasiojn, kiujn fuĝas la kviet'.

Mi lacas jam. Ĉu estas ie bordo
kun rodo por mi?... aŭ abisma fundo,
ja same trankvil-dona, se ĝi rompe
jam tiris la boaton al profundo.
Sed antaŭ mi nek bordo, nek abismo,
nur vag' eterna, nur eterna ond',
min skuas ondoj, kaj mi trovas rodon
nek sur la bordo, nek al transa mond'.

Sed kia voĉo, kia ĉielvoĉo
miksiĝas al la ondomuĝo nun?
Ĉu, al ĉiel' flugante el infero,
anim' libera post plenum' de l' pun'?
Jen, cigno flugas super mi en alto,
de l' cigno venas dolĉa kantsonor'.
Ho, lante-lante flugu, longe kantu,
mortanta cigno, bela rememor'!

Plu nek infan' mi estis, nek ankoraŭ
junulo, — jen plej bela vivojaro:
momento, kiam de l' ĉiel' aŭrora
duone falas nokta drapiraro.
Mallumis unuflanke en la koro,
sed aliflanke, kiel la fajreroj
pafitaj de la leviĝanta suno,
sopiroj jam sin levis kaj esperoj.

El la sopiro ĝermis tuj espero,
el la espero kreskis tuj la spik',
eble, ĉar ne tro multe mi deziris:
ripozon sur la brusto de amik'.
Fidela estis la amiko: tiam
ankoraŭ ja ne rampas el ovŝelo
la egoismo: dismordema vermo
en florĝardeno de l' amik-fidelo.

Fidela estis li. Ni dolĉajn glasojn
de feliĉegaj horoj trinkis kune,
kaj entuziasme, en ebri' ĉiela
tra l' mond' mi flugis agle kaj alsune.
Kaj laŭ la flug' la mia estis ĉio:
mi min kuŝigis sur velur-kanap'
de ega riĉo, kaj la stelokrono
de l' gloro brilis super mia kap'.

Mi revis la futuron tiel glora!
Ĝin kredis vero kaj ne sonĝo vanta.
Sed jen, la koron, kiun per la mond' mi
plenigis, nun mi sentis vastiĝanta.
Ĉu l' kor' vastiĝis, aŭ la mond' etiĝis?
mi mem ne sciis, sed mi sentis ĝin:
la vakon, kiu en la sin' estiĝis,
en la plej varma lok' de mia sin',

Kaj tiu vako kreskis tag' post tago,
l' animo ne kuraĝis flugi jam,
ĝi timis ĝin enfali. Tedis ĉio
ĝis nun brakata kun flamanta am'.
Jam nek trezoron volis mi, nek gloron,
ilia brilo, jen, fariĝis palo:
paliĝis ili, kiel la ĉielo,
se eluziĝos ĝia stelvualo.

Nenion plu mi volis, nek amikon,
mi estis por mi ŝarĝo kaj enu',
kaj kvazaŭ persekutus min fantomoj,
mi kuris, kuris for de l' vivobru'.
Por trovi hejmon en silenta solo,
al dens' arbara mi rifuĝis kure,
kaj en ĉi solo, ho, kiaj figuroj
min ĉirkaŭflugis flirte kaj susure!

El mia koro venis ĉi feinoj,
el ne delonga vak' de mia koro,
feinoj, kiajn el infanfabeloj
konservis pale mia rememoro.
"Haltu! — mi kriis —. Haltu! Ho nur unu
haltu el vi!" — mi kriis kun pasio —.
"Nur por la temp' de kiso ununura!"
Ili ne haltis, ĉesis la vizio.

Mi serĉis ilin, sed ne povis trovi
eĉ la postsignojn de ilia iro,
senspure ili iris, pli facilaj
ol la aero, ol la vento-spiro.
Kaj ju pli malproksimen iris ili,
ju pli malklare ilin mi jam vidis,
jen, des pli gloraj ili estis, kaj
des pli konsume mia kor' avidis.

La kor' sopiris, kaj mi konsumiĝis.
Je l' pala knabo ridis la kunuloj,
nur la amik' ne ridis: li kapskuis,
malĝojo sidis al li en l' okuloj.
"Kio vin tuŝis?" Sed mi ne respondis,
mi mem ne sciis ja la kaŭzon ĝustan.
Soifis mi, sed akvon vane trinkis,
ĝi ne estingis mian brulon brustan.

La tera viv' min tedis, ĝia belo
jam iĝis por mi tute senvalora.
,,Supren" mi kriis, "supren! kien flugas
la feinar' de mia kor' dolora!
Ĉielen! Ĉi soif' ne brulos eble,
se mi kun ili aeron saman spiros,
kaj se eĉ tie ili de mi fuĝos,
post ili l' universon mi trairos!"

Printempo pompis. Kampe ĉielarko,
el centmil floroj ĉielark' radiis,
sed triste min rigardis floroj; eble,
ke mi al morto vojas, ili sciis.
Mi iris supron de l' plej alta monto,
rigardis tie al ĉiel-lazuro,
ĉiel" sennuba bluis diafane,
travidis mi kun vid' de pleja puro.

Jen, la plej bela el la rev-figuroj
en la ĉielo estis... lipojn movis,
mi kvazaŭ aŭdis, ke ŝi vokas, sed mi
la vokan geston klare vidi povis.
"Mi venas jam!" — mi kriis ĉe l' rokrando.
Abismo de cent mejloj nigris tie.
Mi saltis jam, sed min retenis mano,
kaj mi reŝanceliĝis senkonscie.

Vekiĝis mi... jen, la figuro brila,
kiun mi vidis ĵus sur firmamento,
apude staris. Ho, kion mi sentis!
Neesprimeble dolĉis tiu sento.
Mi konfuzkape meditadis jene:
tiel proksimas tero kaj ĉielo?
Mi estis sur la tero ĵusmomente,
nun en ĉiel' mi estas, kun anĝelo.

Nur pensis mi, ne povis ekparoli,
aŭ ne kuraĝis. Tim' retenis min,
jes, timo, ke, se l' lipojn mi malfermos,
la ĉielo flugos for el mia sin'.
Mi kaptis manon de anĝelo mia:
ŝi ne forflugu kiel iluzio,
kaj mia brako, kiel brula zono,
ŝin ĉirkaŭprenis arde ĉe l' talio.

Ŝian vizaĝon brilan mi rigardis;
eĉ nun mi miras, ke okuloj miaj
ne perdis vidon, dum mi fiksrigardis
al ŝiaj okulsteloj flamradiaj.
L' okuloj estis malhelbluaj steloj,
la brovoj nigra ĉielarko-paro,
surŝultre tiel naĝis brunaj bukloj,
kiel la sombra nokt' sur roza maro.

Mi fine riskis vortojn kaj parolis
pri rav', anĝeloj, pri la land' de Dio,
sed tre konfuze mi parolis certe,
ĉar ne komprenis multe ŝi el tio.
"Knabin' mi estas, ne anĝel' ", ŝi diris,
,,ni estas tere, ne transfirmamente,
en la abismon estis vi falonta,
mi, por vin savi, venis lastmomente."

"Ni estu do surtere", mi respondis.
"Ĉiele? Tere? Al mi ja ne gravas,
nur apud vi, ĉe via flanko, kara,
ĉar tie mi ĉielon mian havas.
Do apud mi sidiĝu, kaj permesu,
ke vin pli strikte ĉirkaŭbraku mi,
vi estas mia, jes, propraĵo mia,
ĉar vin ja kreis mia fantazi'."

Kaj ni sidiĝis sur la rokosupro.
"Kiu vi estas?" ŝi demandis min.
"Ĝis nun suspiro trista, kaj mi per
ĉi kiso mortas nun en via sin',
Rekisu min, knabinjo, ke mi estu
reviviĝinta... jen la reviviĝo!
Per via kiso la suspir' iama
fariĝis rido, rido de feliĉo!"

Ŝi kisis min, ne lasis longe peti,
je l' pet' unua estis buŝ' sur buŝo.
Ĉi buŝ', ĉi kiso! Kial ne ŝtoniĝis
mi, ke eterne daŭru lipotuŝo!
Ho kiso, kiso, ol miel' pli dolĉa,
pli dolĉa ol la lakto de patrin'.
Mi nur de tiam vivas, dum la kis' mi
sentis, ke flugas la anim' en min.
"Ho, disrigardu!" post la kis' ŝi diris.
"Jen, kia ŝanĝo! Vidu do, ĉu vero?
Mi ne komprenas, kiel kaj pro kio,
ŝanĝitaj ŝajnas la ĉiel', la tero.
Ĉiel' pli bluas, suno pli radias,
pli freŝaj estas ombroj sub la frond',
pli ruĝas rozoj, pli odoras vento,
ni estas kvazaŭ en alia mond'."

"Ŝanĝiĝis, jes, ŝanĝiĝis nun la mondo,"
respondis mi, "aŭ ni ŝanĝiĝis nur?
Ej, la kielo nin ne interesas,
la fakto estas beno kaj plezur'!"
Ni tiel plektis kor' ĉe koro plu
de nia ambabil' la rozrubandon,
kaj kiam el la revoj ni vekiĝis,
la sun' jam ekdescendis sur terrandon.

Krepuskis. Pasis sur nubetoj oraj
la suno sub violkoloran monton.
Sur seka maro de l' Eben' senlima
nebul' vualis jam la horizonton.
La roko, kiel tronkusen' purpura
ekruĝis per la lasta radiaro,
jes, tron' ĝi estis: sur ĝi staris ni,
ni, de l' feliĉ' la juna reĝa paro.

,,Adiaŭ!" ne per vort', sed per okuloj,
ne triste, ho ne, sed kun ĝoj' jubila.
La nokto ŝajnis, kiel al mortanto
la tomb', trans kiu estas mond' pli brila.
Ni ne promesis, ke ni morgaŭ venos,
kaj tamen venis en la ĝusta horo,
travivis la printempon man' en mano,
kaj lip' sur lipo, koro apud koro.

Someron tutan tiel ni travivis,
kaj ĉiu tago estis kiel floro
el la bukedo, kiu la Olimpan
tablon de dioj ĉarmas per odoro.
Sed ili velkis, la kalikojn sekajn
jam vane mi rigardas kun dolor',
el la Eden' de l' bela tempo flugu,
mortanta cigno, trista rememor'!

Aŭtuno venis, la tiran' kruela
de la naturo. Ĝi ne kompatemas,
de l' povraj arboj la foliojn krude
deŝiras, teren ĵetas, piedpremas.
Ĝi piedpremis ankaŭ nian ĝojon,
per pereiga vento nin alspiris,
per la disiĝo. Kaj de niaj vangoj
la rozpetalojn belajn ĝi deŝiris.

Kaj ni disiĝis por ne-plu-revido.
Serioze sombris la aŭtunvespero,
tra la nebulo, per okuloj larmaj,
mi laste serĉis ŝin en malespero.
Poste mi kuris, sen atent' pri dornoj,
de kiuj sange manoj, vangoj gutis,
mi kuris orfe, kiel stel' falanta,
kiun ĉielo el si mem elŝutis.

Saniĝis jam la manoj kaj la vangoj,
saniĝis vundoj de la dornoŝiro,
saniĝis ankaŭ vundoj de la koro,
la vundoj, kiujn tranĉis la disiro,
sed pli doloras ol ĉi tiuj vundoj,
ke jen, komencas mi forgesi jam
ĉielfeliĉon de revmondo via,
ho fea sonĝo, ho unua am'.